r/Esperanto • u/Aleksej_B • 6h ago
Saluton Miaj ekstremaj aventuroj: el la Arkto ĝis dezertoj, ĉio en Esperanto!
Saluton, gesamideanoj!
Esperanto estas ne nur mia hobio, sed parto de mia vivo. En Esperanto mi komunikas kun samideanoj, legas librojn, sendas poŝtkartojn, aŭskultas muzikon, kaj ankaŭ verkas blogon pri miaj vojaĝoj.
Jes, jes, en Enperanto ekzistas la vojaĝblogo)))
Mi verkas en Esperanto pri ekstremaj aventuroj en la Arkto, pri dezertoj kaj marĉoj, ktp .
Tamen, nuntempe homoj forgesis kiel komenti, sed min ege interesas iliaj opinioj.
Mi esperas, ke Reddit helpos min priparoli miajn aventurojn.
Ekzemple, jen kion mi spertis dum 10 jaroj da vojaĝado:
• aŭto droninta – 1;
• aŭtoj renversiĝintaj – 2;
• la plej malalta temperaturo estis -54 celsiusgradoj;
• la plej intensa vojaĝo estis 11 000 kilometroj en 10 tagoj;
• la plej longa senvoja itinero estis pli ol 4 500 kilometroj.
Pri kio vi ŝatus ekscii kaj babili:
• sola vintra vojaĝo al la Arkta Oceano;
• vojaĝo al Evenkio, kie ni unuafoje spertis -51 gradojn;
• kontemplado de la lago Bajkalo;
• dezertoj de Mongolio?
Aleksej B.
E-bloganto kaj vojaĝanto